Status Quo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | http://www.statusquo.co.uk |
Status Quo estas brita rok-bando kiu formiĝis en 1962. La grupo originiĝis en Londono kaj estis fondita de Francis Rossi kaj Alan Lancaster kiam ili estis ankoraŭ lernejanoj.[1][2] Post kelkaj ŝanĝoj de nomo kaj de membroj, kiu inkludis la aligojn de John Coghlan kiel drumisto en 1963 kaj de Rick Parfitt en 1967, la bando iĝis The Status Quo en 1967 kaj Status Quo en 1969. Je 2022, la grupo estis aktiva dum 60 sinsekvaj jaroj (spite anoncon de disiĝo en 1984, ili ludis en Live Aid la sekvan jaron kaj pluigis normalan aktivecon en 1986).[3]
Ili havis ĉirkaŭ 60 sukcesajn pintojn en Britio - pli ol ajna aliaj rok-bando[4] - kiel "Pictures of Matchstick Men", "Down Down", "Rockin' All Over the World", "Whatever You Want", "In the Army Now", kaj "What You're Proposing". Du dek du el tiuj atingis la 10 pintojn en la sukcesolisto de britaj unuopaĵoj, kaj 57 atingis la 40 pintojn.[5] Ili publikigis ĉirkaŭ 100 unuopaĵojn kaj 33 albumojn, plej granda parto el kiuj estis furoraĵoj. Ekde la atingo de la numero 5a en la brita listo de albumoj en 1972 per Piledriver, Status Quo atingis totalan karieron de 25 sukcesoj en la brita pintolisto de albumoj, ĝis ilia plej ĵusa publikigo, Backbone, en 2019. Je 2015, ili estis unu el nur 50 artistoj kiuj iam atingis pli ol 500 totalajn semajnojn en la brita pintolisto UK Albums Chart.[6] Per siaj variaj rekordoj ĉe unuopaĵoj kaj ĉe albumoj, Status Quo estas unu el la plej sukcesaj bandoj el ĉiuj tempoj en Britio.
En Julio 1985 la bando malfermis la koncerton Live Aid en la Stadiono Wembley per "Rockin' All Over the World".[7] En 1991, Status Quo ricevis la premion Brit pro sia Elstara Kontribuo al Muziko.[8] Status Quo aperis en la televida programo de BBC nome Top of the Pops pli ok iu ajna alia bando.[9] Ilia sukceso kaj longdaŭra kariero parte, same kiel iliaj konektoj kun la Brita reĝa familio, inklude bonfaraj laboroj kun la The Prince's Trust, estis ofte tialo kial ili estis priskribita kiel "nacia institucio" fare de la gazetaro.[10][11][12]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search